Antón Lamazares (1954) estas hispana pentristo kiu, kiel ankaŭ José María Sicilia, Miquel Barceló and Víctor Mira, estas ano de la "generación de los 80". Per prilaborado de komplikaj supraĵoj lignaj kaj kartonaj per verniso kaj aliaj materiaĵoj li sukcese kreis tre personan medion kaj artstilan lingvon.  De deirpunkto de ludema esprimado lia stilo plimalfrue disvolviĝis al abstrakta esprimado kaj rekta akstraktado ĝis, pli lastatempe, speco de minimumigado en kiu povas okazi intima dialogo inter animo kaj memoro, la spirita kaj la sensama, poezio kaj sonĝado. Liaj verkoj ekpoziciiĝis tra la mondo kaj restas ĉe multaj eminentaj institucioj, inter kiuj troviĝas la Nacia Muzeo de la Reĝino Sofía, la Galega Centro de Aktuala Arto, kaj la Madrid-a Muzeo Nuntempa Aktuala Arto, kaj ankaŭ en kolektoj privataj kaj fondusaj.

Fruaj jaroj: pentrado kaj poezio
(Galego [Galicia], 1954-1977)

Lamazares naskiĝis la 2-an de januaro 1954 en Maceira, vilaĝo en Lalín (Pontevedra, Hispanio), kies kampara medio lasis profundan imponon sur liaj bildeca kaj kreiva kapabloj.  Multe de lia lerneja edukado schooling (1963-1969) okazis en la Franciskana seminario Herbón, kie li dediĉis sin al studado pri literaturo, ĉefe pri la latina kaj greka klasikaĵoj.  Dum la malfruaj sesdekaj jaroj li komencis verki poeziojn kaj amikiĝis kun la aŭtoro Álvaro Cunqueiro kaj la prenstristoj Laxeiro kaj Manuel Pesqueira, kiuj baldaŭ fariĝis fundamente influhavaj. Dum lia kreiva metio ektransiĝis de poezio al pentrado li ofte vojaĝis longe trans Eŭropo (1972) por propraokule sperti la verkojn de la majstroj kiujn li alte taksis, inkluzive de Van Gogh, Paul Klee, Rembrandt kaj Joan Miró, al kiuj poste aldoniĝos Antoni Tàpies, Manuel Millares, Alberto Giacometti kaj Francis Bacon, kaj ankaŭ Mezepoka arto and the Arto de Oceanio.

Je la finiĝo de siaj vojaĝoj li kurt-tempe restis en Barcelona, kie li laboris kiel konstruada laboranto kaj studis la verkojn ĉe la muzeo, aparte la kolektojn de Romanstila arto ĉe la Marés Muzeo kaj la Nacia Arto-Muzeo de Katalunio dum sia libertempo. En Madrido, kie li poste restis, li rekonatiĝis kun sia majstro, Laxeiro, kaj ekkonatiĝis kun la poeto Carlos Oroza, kies amikeco restos esence por li: la dialogo inter pentrado kaj poezio estas konstanta en lia tuta verkaro.

En 1973, nur 19-jaraĝa, Lamazares komencis montri siajn pentrojn en grupa kaj sola ekspozicioj. En 1975 li komencis sian devigan armeo-servado en la militfloto en El Ferrol. La 27-an de septembro tiujare li aŭdis la ŝokigan novaĵon pri la finaj ekzekutoj de la reĝimo de Franco, sekve de la Proceso: unu el la mortigitaj estis lia amiko Humberto Baena, 24-jaraĝulo de Pontevedra. La novaĵo forte depremigis Lamazares, kies rezulto estis periodo de psikiatra eninstituciigo.  Estis dum tiu tempo, ke li verkis sian poemaron Adibal.

De ekspresionismo kaj Arte Povera al bifacial (du-fronta) pentrado
(Madrido-Nov-Jorko, 1978-1989)

En 1978 Lamazares translokiĝis al Madrido, kie li kreis proksimecan amikecon la pentristo Alfonso Fraile, kaj ankaŭ kun la galeriistino Juana Mordó, la art –kritikanto kaj poeto Santiago Amón kaj la neŭrologo Alberto Portera, la ligo al grupego da artistoj –aŭtoroj, filmistoj, muzikistoj kaj pentristoj- kiu renkontiĝis semajnfine al ties kampara domo en Mataborricos, kie Lamazares starigis plenaeran ekspozicion de sia verkaro en 1979.

La oka jardeko estis tempo de freneza kreiva aktiveco kaj larĝa dissendo de lia verkaro: 30-jaraĝa Lamazares jam trovis por si spacon en hispana kaj internacia arto. Liaj pentroj tiutempaj montras ludemajn kaj sonĝstilajn laŭ ekspresionista stilo, forte kromataj kaj originalaj. Li faris ekspoziciojn en la galerioj de Juana Mordó en Madrido kaj Elisabeth Frank en Belgio, kaj en la Sala Gaspar en Barcelono. 

Baldaŭ poste li translokiĝis al Nov-Jorko, kie li restis dum du jaroj per stipendio Fulbright. Liaj pentroj, kiujn li publike montris en la Galerio Bruno Fachetti, disvolviĝis en senson pli pura kaj materia. Dum tempo-periodo li dividis sian tempon inter Nov-Jorko kaj Salamanca.  En 1988, li vojaĝis tra Malgrand-Azio (vizitante la Didyma-templon por doni tributon al Hyperion fare de Hölderlin) kaj Instanbulo, kie fortan impreson sur lin faris eklezioj Bizancaj. Bildecojn spegulante lian sperton per aranĝigo de lingo en la pentroj oni povas vidi en la verkaro montrita en Galería Miguel Marcos.  En 1990 li komencis novan serion de verkoj kiun oni rigardu de ambaŭ flankoj, kiun li nomas bifrontes (du-frontaj).

Skulpta pentrado kaj grandaj formoj
(Parizo-Madrido, 1990-2003)

En 1990 kaj 1991 venis al Parizo per stipendio de la Cité des Arts kaj en 1991 li starigis grandan studion en Madrido, kie li komencis verki la serion Gracias vagabundas (Vagantaj Gracoj) kaj Desazón de vagabundos (La Anksieco de Vagantoj). En 1993 li renkontis Tàpies kaj eldonis intervjuon kun li post lia ricevo de la premio Ora Leono ĉe la Venice Biennale. Invitita de la Galicia Centro por Nuntempa Arto, li pasigis majon ĝis novembro de 1996 en Galego (Galicia) pentrante la serion Gracias do lugar: Eidos de Rosalía, Eidos de Bama (La ĉarmo de la loko: Kampoj de Rosalía, Kampoj de Bama). De junio al novembro 1997 li prilaboris Bés de Santa Baia ekstereen Santa Baia de Matalobos. En 1998 en Madrido li pentris la serion Titania e Brao, tributon al la Kastilia somero kaj poste Pol en Adelán.

Dum tiu tempo li ankaŭ verkis plurajn grafikaĵojn, inklusive de serio da gravuroj por akompani la kvin tekstojn de Gustavo Martín Garzo en lia libro El Canto de la Cabeza, kaj la litografoj kiuj akompanas Itinerarium de Egeria, verko nomumita kiel libro de la jaro de Le Monde Diplomatique. En 2001 li starigis grandskalan ekspozicion ĉe la marhaveno La Coruña titolitan Un saco de pan duro (Sako de pano malmola).

Lian verkaron elektis por internacia promociado la Ministro por Eksterlandaj Aferoj sub sia programo “Hispana arto por la ekstera mondo”, apud ankaŭ tiuj de aliaj hispanaj artistoj kiel Antonio Saura, Martín Chirino, Joan Hernández Pijuan, Millares, Pablo Serrano, Jorge Oteiza kaj Tàpies. Proksimatempe Lamazares vojaĝis al Florenco kaj Assisi por pristudi verkojn de Renesanca arto kaj ankaŭ por havigi al si konon de la loko de Sankta Francisco, al kiu li poste dediĉis sian novan serion Follente Bemil.

De abstrakeco al poezia minimumismo
(Berlino, ekde 2004)

En 2004, Lamazares translokiĝis al Berlino kie li ankoraŭ loĝas. Post la morto de sia patro li komencis la serion E fai frío no lume (Estas malvarme en la fajro).  Okazis grandaj ekspozicioj en lia nomo en Slovenio kaj en la Muzeo (Eklezio) Kiscelli en Budapeŝto (Hungario).  Poste li dediĉis sin al la serio Domus Omnia, kaj kunlaboris en la kreado de du pliaj libroj fare de Oroza: Deseo sin trámite per silkografo kaj Un sentimiento ingrávido recorre el ambiente, al kiu li donacis kvin litografojn. En 2008 li faris ekspoziciigis Horizonte sin dueño (Horizonto sen posedanto) en la Galerio Nacia de Jordanio (Amano) kaj antologion de sia grafikaĵoj en la Institucio Cervantes de Damasko (Sirio), kie la poeto Taher Riyad al li dediĉis la poemaron Cantos de Lamazares.

En 2009 li ekspoziciigis sian verkaron ĉe la Institucio Hispana de la Reĝono Sofía, kaj ankaŭ en Orense (Hispanio), ĉe la Centro Kultura de la Delegacio. Li ankaŭ partoprenis en vojaĝanta ekspozicio dediĉita al la poeto Vicente Aleixandre, kaj ricevis la premion Laxeiro Prize por honori sian dumvivan verkaron kaj ĝia internacian diskonon. En 2010 li ekspozicigis sian verkaron ĉe la Eklezio de la Universitato, en Santiago de Compostela, kaj en Tui, kie la dokumentan filmon Horizonte sin dueño oni metis sur ekranon dum la internacia filmofestivaloPlay-Doc. La filmo, gvidita de la gefratoj Nayra kaj Javier Sanz (Rinoceronte Films), montas vojaĝon tra la universon pri pentrado, poezio, kaj nature, de la perspktivo de Antón Lamazares.

 


 

 

 
© www.antonlamazares.com